Pac Man (NES)
Traduko al Esperanto v1.1 (12/10/2022)

ENKONDUKO
---------
Ĉi tiu projekto estas Esperanta traduko de Pac-Man,
videoludo por la Nintendo Entertainment System. La
retpaĝo por la projekto estas

    http://github.com/tboronczyk/pacman

PRISKRIBO DE LUDO
-----------------
Laŭ via komando, Pac-Man pretas kuri en la konfuza
labirinto, manĝante la punktojn, kelkfoje glutante
fruktojn, kaj gajnante multajn poentojn. Ankaŭ
Blinky, Pinky, Inky, kaj Clyde, la ne-amikemaj
fantomoj, volas manĝi... sed ilia plej ŝatata
manĝaĵo estas Pac-Man! Lia sola defendo estas manĝi
specialajn punktegojn, kiuj povigas Pac-Man manĝi
la fantomojn -- sed nur dumtempe! Post ĉiu nivelo,
la efikeco de la punktegoj malpliiĝas kaj la
fantomoj moviĝas pli rapide.

INFORMOJ PRI ROM
----------------
Vi devas posedi fizikan kopion de la kartoĉo de Pac-Man
Alŝulti ROM-on de videoludo, kiun vi ne posedas, povas
esti pirateco.

Pac-Man (USA) (Namco).nes
CRC32: 9E4E9CC2

HISTORIO
--------
v1.0  28/12/2017
 - Unua eldono

v1.1  12/10/2022
 - Ĝustigi "Rolulo" kaj paŭz-tekston
 - aldoni grafikaĵojn

KONTRIBUANTOJ
-------------
Timoteo BORONCZYK/bluephoenix
 - Tradukado, programado

Zerbie HYNSON/Terpomo11
 - Traduka konsultisto

Specialajn dankojn al Her-Saki por la hispana traduko
(https://www.romhacking.net/translations/3363/), kaj
al cyneprepou4uk por la retrotraduko
(https://github.com/cyneprepou4uk/NES-Games-Disassembly/).
